Pulvora teo

Teo Matcha kaj dolĉaĵo

Matcha (japane: 抹茶 IFA:[mat.tɕa], laŭvorte: "muelita teo", esperantigebla al maĉao?) aŭ malpli precize pulvora teo[1] estas verda teo el pulvorigitaj folioj de tearbo, kiun oni uzas dum japana teceremonio (ĉanojo). Ĝi havas verdegan koloron kaj iom amaran guston. Ĝi enhavas multe da flavonoidoj, karotenon kaj la vitaminojn A, B, C kaj E.

Oni kutime ombrigas la tefoliojn destinitajn al pulvora teo dum 4 semajnoj antaŭ la rikolto. Tiel la folioj estas ege malhelverdaj kaj riĉaj je aminoacidoj. Post la rikolto oni vaporigas kaj sekigas la foliojn, kaj fine muelas ilin en ŝtonmueliloj ĝis estiĝas maldikega pulvoro. Por produkti 30 gramojn da matcha-pulvoro la tradicia granitŝtonmuelilo bezonas ĉirkaŭ unu horon.

Gravas, ankoraŭ pli ol ĉe kutima verda foliteo, ke oni konsumu maĉĉa-n kiel eble plej rapide. Kutime oni konservas la skatoleton post malfermo en fridujo por ke la freŝeco restu dum kelkaj semajnoj.

Oni produktas pulvoran teon nur en Japanio. Famaj kreskigaj regionoj estas urboj Niŝio kaj Uĵi en gubernio Kioto. Teo matcha estas konsiderata nobela teo kaj tial relative multekosta.

  1. Vortaro Japana-Esperanta

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search